Respubliko de Fora Oriento
Respubliko de Fora Oriento | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Дальневосточная республика | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • bufroŝtato • marioneta ŝtato | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1 771 846 homoj en 1922[1]
| ||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
parlamenta respubliko
| |||||||||||||
Rublo de Respubliko de Fora Oriento
| |||||||||||||
| |||||||||||||
La Respubliko de Fora Oriento (ruse Дальневосточная Республика; Dalnevostoĉnaja Respublika, iam nomata la Ĉita Respubliko, estis nominale sendependa ŝtato, kovranta la antaŭan rusan Respubliko de Fora Oriento kaj Siberion, oriente de la lago Bajkalo, establita ĉe Blagoveŝĉensk la 6-an de aprilo 1920. Kvankam nominale sendependa, ĝi estis plejparte kontrolita de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.
Ĝi okupis la teritorion de modernaj Transbajkala regiono, Amura provinco, Ĥabarovska regiono, kaj Ĉemara regiono de Rusio (Primorski-oblastoj) Transbajkalo, Amur, kaj antaŭ oktobro 1920, ĝia ĉefurbo estis Verĥneudinsk (nun Ulan-Ude), kaj post tiu dato ĝi estis Ĉito.
Post la japana evakuado de Vladivostoko, la 15-an de novembro 1922, laŭ dekreto de CPKĈR, la Fora Orienta Respubliko estis kunfandita kun la RSFSR.
Apero de la respubliko
Administradaj subdividoj de la respubliko
En la jaro 1922, teritorio de la respubliko enhavis sekvajn provincojn:
- Amura provinco;
- Ĉeamura provinco;
- Transbajkala provinco;
- Ĉebajkala provinco;
- Kamĉatka provinco;
- Burjat-Mongola aŭtonoma provinco;
Plimulto de ĝiaj provincoj koincidis kun analogaj provincoj de Rusia imperio.