Retamal de Llerena
Retamal de Llerena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06442 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 429 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 35′ N, 5° 50′ U (mapo)38.578611111111-5.8383333333333Koordinatoj: 38° 35′ N, 5° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 467 m [+] | ||
Areo | 96 km² (9 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Retamal de Llerena [+] | |||
Retamal de Llerena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas retamalenses. La censita populacio en 2008 estis de 497 loĝantoj.
Situo
Retamal de Llerena estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 467 m; je 138 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 66 km de Mérida, la regiona ĉefurbo; je 57 km estas Don Benito kaj je 56 km Llerena de kiu dependis historie laŭnome kaj je 159 km estas Cáceres, la ĉefurbo de la alia provinco de la regiono. La surfaco de ties teritorio estas de 96,1 km².
Ĝi situas ĉe la deklivoj de la sierra de Argallanes, norde de la komarko Campiña, sufiĉe malproksima de Llerena, kies nomon portas tamen pro la jura dependo de tiu. La plej grava proksima vilaĝo estas Zalamea de la Serena. La municipo estas ankaŭ proksime de aliaj vilaĝoj kiel Campillo de Llerena, Higuera de la Serena, Hornachos kaj Castuera.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafo, bovo, porko kaj kapro. Ne estas grava irigacio de akvorezervejoj, sed nur tradicia el rojoj aŭ putoj. La tradiciaj plantoj enhavas arbojn kiel la anzino kaj la korkokverko, kun aliaj plantoj de makiso kiel la cisto, ruĝa lavendo, ulekso ktp. La kultivata tero estas nur 39,3 % de la teritorio, kie abundas ĉasejoj por kunikloj, perdrikoj kaj aproj.
Demografio
La populacio de Retamal regule kaj konstante kreskis ĝis meze de la 20a jarcento. Post 1950 la elmigradon suferegis tiu municipo tiele ke ĝi forportis ĝis 1981 preskaŭ 70 % de la iama populacio. Poste iome reekkreskis danke al la reveno de kelkaj elmigrintoj. Pro elmigrado okazis ankaŭ maljuniĝo de la populacio kaj pliiĝo de la mortindico kaj falo de la naskindico.
Evoluo de la populacio
1900 ------ 863 1950 ------2081
1910 -----1137 1960 ------1788
1920 -----1348 1970 ------ 917
1930 -----1685 1981 ------ 661
1940 -----1795 1986 ------ 747