Retortillo de Soria
Retortillo de Soria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42315 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 19′ N, 2° 59′ U (mapo)41.311111111111-2.9808333333333Koordinatoj: 41° 19′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 241 m [+] | ||
Areo | 172 km² (17 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Retortillo de Soria [+] | |||
Retortillo de Soria [retorTIljo deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 172,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.
Ĝi distas 77 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Brazacorta kaj Quintanilla de Nuño Pedro.
La municipo enhavas la loĝlokojn Cañicera, Castro, Losana, Madruédano, Manzanares, Modamio, Peralejo de los Escuderos, Rebollosa de los Escuderos, Retortillo de Soria, Sauquillo de Paredes, Tarancueña, Torrevicente kaj Valvenedizo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
En la 14-a jarcento oni konstruis muregon, el kiu restas du pordegoj el iamaj kvar, kaj 300 m kiuj utilas ĉefe kiel ĉefa muro de aliaj konstruaĵoj.
La 29-an de aŭgusto 1810 la gerilano El Empecinado venkis super roto de francaj trupoj kadre de la Hispana Milito de Sendependigo.
Ekonomio
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la gotika preĝejo, pilorio kaj aliaj preĝejoj kaj ermitejoj.
Vidu ankaŭ
Bildoj
-
Preĝejo de Madruédano
-
Manzanares
-
Ruinoj de la preĝejo de Rebollosa de los Escuderos
-
Sauquillo de Paredes
-
Tarancueña
-
Torrevicente
-
Valvenedizo
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo] (hispane)