Riĉard Viktorov
Riĉard Viktorov | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1929 en Tuapse, North Caucasus Krai | ||||
Morto | 8-an de septembro 1983 (53-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Tombo | Mitinskoe Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio ![]() | ||||
Alma mater | Lviva Universitato Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Nadezhda Sementsova (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro scenaristo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Riĉard Nikolajeviĉ VIKTOROV (ruse Ричард Николаевич Викторов, naskiĝis la 7-an de novembro 1929 en Tuapse, Rusio; mortis la 8-an de septembro 1983 en Moskvo, Rusio) estis elstara sovetia kino-reĝisoro. Li estis laŭreato de Ŝtata Premio de RSFSR kaj de la premio "Fratoj Vasiljev".
Biografio
Estante adoleskanto, R.Viktorov fuĝis al armeo, batalis dum la tuta Dua Mondmilito, estis vundita. Post la milito li studis en filologia fakultato de Lvova universitato. Baldaŭ li komprenis, ke lin logas kinematografo, do li studentiĝis al la reĝisora fakultato de la Tutsovetia Ŝtata Instituto pri Kinematografio, kie li lernis ĉe Sergej Jutkeviĉ.
Post la fino de la instituto Riĉard Viktorov laboris en la kin-produktejo "Belarusfilm" (Minsko), poste — en la studio de porinfanaj kaj porjunularaj filmoj "Maksim Gorjkij" (Moskvo).
Li iĝis pioniro de sciencfikcio en sovetia kinematografo. Liaj filmoj "Moskvo-Kasiopeo" (+ daŭrigo "Adoleskantoj en la Universo") kaj "Per aspera ad astra" laŭ profundeco de levitaj problemoj (degenero de homo en kondiĉoj de tuj plenumataj deziroj, tutgloba varmiĝo kaj baldaŭa ekologia katastrofo pro elĉerpo de naturrezervoj) grave antaŭis sian tempon. En la 1970-aj jaroj, ne havante modernajn teknikajn rimedojn, li sukcesis krei absolute versimilajn bildojn kaj scenojn pri kosmo, senpezeco k.a. — tiel ke eĉ kosmonaŭtoj apenaŭ kredis, ke ne temas pri dokumenta filmado. Tiuj filmoj ricevis plurajn premiojn kaj estas ĝis nun ŝatataj en Rusio kaj aliaj landoj.
Rimarkindas ankaŭ liaj primilitaj filmoj — "Tria misilo", "Obelisko" (ambaŭ laŭ la noveloj de belorusa verkisto Vasil Bykaŭ), kiuj montras altan humanecon kaj absolutan neakcepteblon de milito; en la filmo "Adolesko" gravas la temo de memoro pri milito.
R. Viktorov mortis dum produktado de la filmo "Kometo" (tiun filmon finfaris alia reĝisoro, Jurij Ĉulukin). Lia epitafo tekstas: “EN VIA ARTO VI RESTOS ETERNA, SAMKIEL ETERNAS ESPLORADO DE KOSMO”...
Asteroido n-ro 8717 (1995 SN29) estas nomita honore al li "8717 Richviktorov".[1]
Notoj kaj referencoj
Filmoj
- 1958 — На зелёной земле моей ("Sur mia verda tero")
- 1960 — Впереди крутой поворот ("Antaŭ ni estas abrupta vojturno")
- 1963 — Третья ракета ("Tria misilo")
- 1965 — Любимая ("Amata")
- 1968 — Переходный возраст ("Adolesko")
- 1970 — Переступи порог ("Transpaŝu la sojlon")
- 1973 — Москва—Кассиопея ("Moskvo—Kasiopeo")
- 1974 — Отроки во Вселенной ("Adoleskantoj en la Universo")
- 1976 — Обелиск ("Obelisko")
- 1980 — Через тернии к звёздам ("Per aspera ad astra")
- 1983 — Комета ("Kometo") - finfarita de Jurij Ĉulukin.