La 31-an de aŭgusto2004 kamikaza teroristino batalanta kadre de la ĉeĉena-rusa konflikto eksplodigis sin ĉe la metrostacio. 9 homoj (sen konsideri la kamikazinon kaj ŝian helpanton) pereis, 50 estis vunditaj[1].
La respondecon pri tiu kaj pliaj antaŭaj teroraj agoj prenis al si Ŝamil Basajev[2]. La evento konsideriĝas antaŭevento de la terorisma atako en Beslano en septembro 2004.