Pro la Merito pri la Sciencoj kaj Artoj • Nobel-premio pri kemio • Goethe-premio • Emil-von-Behring-Prize • Paul Ehrlich and Ludwig Darmstaedter Prize • Wilhelm Exner Medal • Cothenius Medal • Adolf-von-Baeyer Gold Medal • honora doktoro de la Universitato de Vieno • Centenary Prize • Prize of the City of Vienna for Natural Sciences • Aŭstra insigno de honoro por scienco kaj arto vd
Li esploris pri la konstituo de karoteno, kio ebligis lin sintezigi la vitaminon A. Li formis parton de grupo de germanaj sciencistoj kiuj sukcesis izoligi kaj poste sintezigi la riboflavinon aŭ vitaminon B2. Krome, li laboris pri la stereokemio kaj la enzimoj. En 1938 oni atribuis al li la Nobel-premion pri kemio pro tiuj esploroj. Li ricevis ĝin en 1949, ĉar la nazia reĝimo estis malpermesinta la tiaman ricevon.
Kuhn kunlaboris kun altrangaj naziaj oficiroj, reprezentis la germanajn kemiistojn kaj denoncis siajn judajn kolegojn en 1936.[1]