Richard Adolf Zutt
Richard Adolf Zutt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1887 en Bazelo |
Morto | 1-an de januaro 1938 (50-jaraĝa) en Sueza Kanalo |
Lingvoj | norma germana lingvo en Svislando |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto medalisto ![]() |
Richard Adolf Zutt estis svisa skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto.
Richard Adolf Zutt naskiĝis la 25-an de januaro 1887 en Bazelo, li mortis la 12-an de septembro 1938 sur germana krozŝipo en Sueza Kanalo.

Biografio
Richard Adolf Zutt studis en la ŝtata akademio de Belartoj en Karlsruhe, sed li forlasis la akademion kaj studis plu memstare en Florenco kaj Munkeno. En la lasta urbo li ekspoziciis kun sukceso en 1912, tial li estis invitita instruisto al Hungara Industriarta Lernejo. Pli poste inter 1921 kaj 1924 li instruis en la lernejo de Alexander Sutherland Neill, poste li gvidis skulptistajn renkontiĝojn en Neisse. En 1925 li ekspoziciis en Budapeŝto, post jaroj en Parizo, fine li revenis al Svislando en 1930, kie li establis eksperimentan laborejon por pli maljunaj senlaboruloj. Li feriis en Cejlono, sed reveninta dumvoje li mortis. Mallonge li estis edziĝinta de 1908 ĝis 1921, dum 2 gefiloj naskiĝis.
Elektitaj skulptaĵoj
- Portreto de kapo (bronzo-plastiko)
- Knabina kapo kun ĉapelo (marmoro)
- Romia kapo (ĉirkaŭ 1910)
- Hungara reĝa pokalo (1916)
- Sankta Antonio (1924)
- Figuro (1929)
Zutt ankaŭ kreis medalojn.
-
1-mondmilita medalo prezentante funebran virinon, 1914.
-
Dorsa flanko de la medalo
-
Kristo (Zabrze)
-
Ratkaptisto (kopio)
Fontoj
- Traduko el Germanlingva Vikipedio