Ringa galaksio
Ringa galaksio estas galaksio kiu similas ringo, aŭ ŝajnas esti ĉirkaŭata de ringo de pluraj kiloparsekoj de diametro.
La ringo konsistiĝas el bluaj masaj, junaj steloj, tre brilantaj. La centro entenas malmultan luman materion.
La objekto de Hoag, (malkovrita en 1950 de la usona astronomo Arthur Hoag) estas bela ekzemplo de ringa galaksio.
Formiĝo
Ringaj galaksioj estas rezulto de galaksia interago.
La astronomoj opinias, ke tia strukturo formiĝas kiam galaksio trapasas alian galaksion. Ĉar galaksio konsistiĝas ĉefe el vakuo, kolizioj inter steloj estas maloftegaj. Sed gravitaj perturboj estigas ondon de premo tra la trapasita galaksio, ondo kiu helpas al nasko de novaj steloj.
Eksteraj ligiloj
- Nenormalaj galaksioj france
- Ringaj galaksioj pro kolizio (de P.N. Appleton kaj Curtis Struck-Marcell) angle
|