Rio Branco (nomo kiu signifas "blanka rivero" portugallingve), esperantigite kiel Rio-Branko, estas municipo kaj urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Acre.
Esperanto en Rio Branco
Estas esperanta societo en Rio Branco, kies nomo estas "Acre Esperanto-Klubo", la klubo kunsidas ĉiudimanĉe en la sidejo de SESC (Serviço Social do Comércio, Socia Servo de la Komerco).