Roĉestro (Nov-Jorkio)
Roĉestro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego • urbo en Nov-Jorkio • kantona sidejo • urbo • setlejo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Nov-Jorkio | ||||
Kantono | Monroe | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 14600–14699 | ||||
Telefonkodo | 585 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 211 328 (2020) [+] | ||||
- Aglomeracio | 1 098 201 | ||||
Loĝdenso | 2 196 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 10′ N, 77° 37′ U (mapo)43.165555555556-77.611388888889Koordinatoj: 43° 10′ N, 77° 37′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 154 m [+] | ||||
Areo | 96,23 km² | ||||
- Tera areo | 92,8 km² (9 280 ha) | ||||
- Akva areo | 3,3 km² (330 ha) | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rochester, New York [+] | |||||
Flago |
Blazono |
Kromnomoj: La Florurbo, La Farunurbo | |
Kantono | Monroe |
Areo - Totala - Tera - Akva |
96,1 km² 92,8 km² 3,3 km² |
Loĝantaro - Totala (2000) - Aglomeraĵa - Denso |
219.773 1.098.201 2.368,3/km² |
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) |
Urbestro | Robert J. Duffy (2006) |
Retejo | www.ci.rochester.ny.us Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine (angla) |
Roĉestro (angle Rochester) estas urbo en okcidenta Nov-Jorkio, Usono, ambaŭflanke de la rivero Genesee (Ĝenesio), ĉe la suda bordo de Lago Ontario. En 2020 la urbo havis 211 328 loĝantojn, kaj la aglomera regiono havas pli ol 1 milionon. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.
Roĉestro estas la hejmo de la firmaoj Eastman Kodak kaj Xerox. Dum la 19-a jarcento ĝi estis hejmo de Frederick Douglass, fama eks-sklavo, aboliciisto kaj verkisto, kaj Susan B. Anthony, fama pioniro de voĉdono-rajtoj por virinoj.
La urbo Buffalo, okcidente de Roĉestro, estas pli fama por neĝo, sed neniu urbo samgrandeca aŭ pli granda ol Roĉestro ricevas pli da neĝo (meze 241 cm jare). Laŭ statistikoj de la usona registaro, neniu urbo kun pli ol miliono da homoj havas malpli da trafiko-problemoj ol Roĉestro.
La loka ekonomio baziĝas ĉefe sur instruado. Kelkaj altlernejoj kaj universitatoj situas en Roĉestro kaj ĝiaj antaŭurboj, interalie la Roĉestra Instituto de Teknologio (RIT) kaj la Universitato de Roĉestro, kiu estas plej granda dunganto en la regiono.
Festoj
Roĉestro ĉiujare gastigas plurajn festojn, inkluzive la Siringofeston, unu el la plej grandaj tiaj festoj en Nord-Ameriko.
Famuloj
- Zoltán Roy Zsidai, hungara entreprenisto naskiĝis en Roĉestro
Ĝemelurboj
Roĉestro havas dek unu ĝemelurbojn tra la mondo:
- Bamako, Malio
- Caltanissetta, Italio
- Hamamacu (浜松市), Japanio
- Velikij Novgorod (Великий Новгород), Rusio
- Krakovo (Kraków), Pollando
- Puerto Plata, Domingo
- Reĥovot (רחובות), Israelo
- Renno (Rennes), Francio
- Waterford, Irlando
- Würzburg, Germanio
- Ŝjanjango, Ĉinio
Bildoj
-
La urbocentra akvofalo -
La ponto de la strato Broad estis konstruita sur malnova akvodukto -
Colgate-Rochester Divinity School -
Ŝarĝboatoj sur la rivero Genesee
Eksteraj ligiloj
- http://www.rochester.edu Universitato de Roĉestro (anglalingva)
- http://www.rit.edu Roĉestra Instituto de Teknologio (anglalingva)
- http://esperanto.lodestone.org Esperanto-rondo de la Universitato de Roĉestro (dulingva)
- http://rocwiki.org Vikio pri Roĉestro (anglalingva)
- http://www.gevatheatre.org Geva-Teatro (anglalingva)
|