Rododendro
Rododendro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Rododendro (science: Rhododendron[1]) estas genro de falfoliaj aŭ daŭrafoliaj ornamaj arbedoj kun brilkoloraj floroj. Ili devenas el la familio erikacoj kaj kreskas plejparte en montaroj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo. Nuntempe oni distingas pli ol 500 kaj ĝis 1000 speciojn. Multaj hibridoj sub la nomo "alpa rozo" estas plantataj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj. En hejmoj estas populara specio azaleo el parencaro de la specio Rhododendron indicum.
Specioj
- Rhododendron ferrugineum
- Rhododendron hirsutum (vidu la foton en la fotogalerio)
- Rhododendron luteum (vidu la apudan foton)
Bildaro
-
Rhododendron roseum
-
Rhododendron simsii
-
Rhododendron luteum