Romia Teatro de Amano
Romia Teatro de Amano | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Romia teatro arkeologia loko ![]() | |||
Lando | Jordanio ![]() | ||
Situo | Amano | ||
Situo | |||
Geografia situo | 31° 57′ 6″ N, 35° 56′ 22″ O (mapo)31.95167335.939363Koordinatoj: 31° 57′ 6″ N, 35° 56′ 22″ O (mapo) [+] | ||
| |||
La Romia teatro de Amano situas en la centro de Amano, la ĉefurbo de Jordanio. Ĝi estas fama orientilo de la urbo.
Ĝi estis aŭ rekonstruita dum la regado de Antoninus Pius (138-161 p.K.) aŭ pli frua ekzistanta teatrejo estis transformita kaj vastigita en tiu tempo [1].
La teatro povis (laŭ malsamaj kalkuloj) gastigi inter 6 000 kaj 11 400 homojn. La diametro de la duonronda aŭditorio (latine cavea) estas 102 m. La sidŝtupoj de la aŭditorio estas dividitaj en tri sekciojn per du piedvojoj. La supra sekcio (summa cavea) konsistas el 17 vicoj de sidlokoj; la mezo (media cavea) kaj la malsupra sekcio (ima cavea) ĉiu konsistas el 14 vicoj de sidlokoj.
En la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj la teatro estis reestigita kaj nun estas reen en uzo. Regulaj okazaĵoj en la teatro estas:
- Amana Opera Festivalo (ekde 2017) [2]
- Al-Balad Muzika Festivalo [3]
- Premioceremonio de la Amana Maratono
Galerio
-
Enirejo kaj antaŭkorto
-
antaŭkorto
-
Antikvaj kolumnoj
-
Panoramo de dekstra vido
-
Nokta vido
Referencoj
- ↑ Filadelfio, Amano, Teatro 1 (Arabio). en la germana
- ↑ Amman Opera Festival, arkivita el la originalo (ne plu disponebla rete) la 12-an de oktobro 2019 ; alirite la 2-an de februaro 2019 (angla).
- ↑ al-balad.org [alirita la 10-an de julio 2021]
Eksteraj ligiloj
- Fotoj de la Roma Teatro ĉe la Manar al-Athar fota arkivo