Ruĝenŝoviĝo
Ruĝenŝoviĝo estas ŝanĝo de koloro (ondolongo, frekvenco) de lumo aŭ pli ĝenerale de elektromagneta ondo pro relativa moviĝo de eligilo de la lumo (lumanta objekto) kaj de la observanto.
Ruĝenŝoviĝo estas je lumo de malproksimaj galaksioj, ĉar (minimume nun) universo pligrandiĝas kaj la galaksioj plejparte disflugadas. La meznombra valoro de ĉi tia ruĝenŝoviĝo estas priskribata de leĝo de Hubble.
Ruĝenŝoviĝo estas speco de efiko de Doppler.
La kvanta valoro z
Ruĝenŝoviĝo povas esti priskribita kvante per valoro z kun sube donitaj reguloj de la kalkulado. La valoro ne havas mezurunuon. La kalkuladoj estas surbaze de ondolongo λ aŭ frekvenco f de la lumo (ili estas interligitaj per formulo λ = c/f, kie c estas la rapido de lumo).
Do z estas:
per λ | per f |
---|---|
Gravita ruĝenŝoviĝo
Ruĝenŝoviĝo okazas ankaŭ pro gravita kampo, se la lumo estas eligata de masa objekto.
Ruĝenŝoviĝo de objekto sen elektra ŝarganco, ne turniĝanta, sfere simetria estas
,
kie
- estas la gravita konstanto,
- estas maso de la objekto,
- estas koordinato de Schwarzschild (proksimume la radiusa koordinato de la lumanta parto de objekto rilatante al la observanto)),
- estas rapido de lumo.
Blanka nano kutime havas gravitan ruĝenŝoviĝon ekvivalentan al ruĝenŝoviĝo de forflugo je rapido 5 km/s.