Rudolf Buczolich
Rudolf BUCZOLICH (naskiĝinta la 15-an de majo 1934 en Pama, mortinta la 13-an de junio 2015 en Vieno) estis aŭstra aktoro kaj intendanto.
Vivo
Post frekvento de gimnazio en Eisenstadt, li trejniĝis instruistecen ĉe la Porinstruista seminario de Wiener Neustadt. Poste dediĉis li sin al aktorumado trejniĝonte de 1954 ĉe Max-Reinhardt-seminario.[1] Dungoj estis en Bazelo, Hanovro kaj Graz: Schauspielhaus Graz nomumis lin poste eĉ honora membro. Inter 1970 kaj 1977, Buczolich aktivis en Zuriko ĉe Schauspielhaus Zürich. Sub la estrado de Achim Benning li venis en 1977 al Burgteatrejo. De tiam li anaris ensemble.
Kiel reĝisoro li enscenigis i.a. Der Talisman de Johann Nestroy kaj Liliom de Ferenc Mólnar en Graz (Schauspielhaus) kaj My Fair Lady ĉe la operejo de Graz.[2] Malpostante Wolfgang Böck li gvidis inter 1988 kaj 2003 en Kobersdorf la teatran spektaklaron Schloßspiele Kobersdorf.[3]. Krome intentantis li je Mörbischa am See la spektaklon Seefestspiele apud Neusiedler See, inter 1989 kaj 2012. Je ORF li transprenis la rolon kelneran de Alfred Böhm por Seniorenclub.
Apartenante al la kroata minoritato en Aŭstrujo, li ankaŭ ludis la ĉefan rolon en la burgenlandkroata muzikalo Pir na selu. Buczolich ofte engaĝiĝis pri rajtoj de etnaj malplejmultoj kaj membris ĉe la kritika kulturforumo Plattform Kultur.
Edzino lia estis la kantistino kaj aktorino Elisabeth Ofenböck; tombo lia troviĝas en Pama mem.
Filmoj (elekto)
- 1973: Ein Fall für Männdli (televida serio: Die große Chance)
- 1986: Tatort Die Spieler (krim-serio)
- 1988–1989: Ringstraßenpalais (televida serio; dum tri epizodoj)
- 1993: Verlassen Sie bitte Ihren Mann
- 1994: Radetzkymarsch (televida serio; dum tri epizodoj)
- 1997: Qualtingers Wien
- 1998: Hinterholz 8
- 1999: Wer liebt, dem wachsen Flügel
Honoroj
- 1997: honora profesia titolo Professor
- 1998 Burgenländischer Kulturpreis für Darstellende Kunst (pri vidaj artoj; fare de Burgenlando)
- honora profesititolo Kammerschauspieler
Eksteraj ligiloj
- informoj ĉe IMBd
- informoj ĉe filmportal.at
- AEIOU-leksikono
- Schauspieler Buczolich feiert 80. Geburtstag auf ORF
Notoj
- ↑ informoj ĉe ' Landestheater Niederösterreich, 2.12.2018
- ↑ "Kammerschauspieler Rudolf Buczolich 81-jährig gestorben" - ĉe: Der Standard, 13.6.2015
- ↑ "Schauspieler Buczolich feiert 80. Geburtstag" - ĉe: burgenland.orf.at, 14.4.2015