Rugbea Monda Pokalo
Rugbea Monda Pokalo | ||
![]() | ||
ripetiĝanta sporta evento | ||
---|---|---|
Fondita en | 1987 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
![A player holds a ball in front of two opposing groups of eight players. Each group is crouched and working together to push against the other team.](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/2011_Rugby_World_Cup_Wales_vs_Samoa_%286168183024%29.jpg/300px-2011_Rugby_World_Cup_Wales_vs_Samoa_%286168183024%29.jpg)
La Rugbea Monda Pokalo, en angla Rugby World Cup estas rugbea ĉampioneco kiu okazas ĉiun kvaran jaron inter la pintaj internaciaj teamoj. La turniro okazis por unua fojo en 1987, kiam la ĉampioneco estis kun-gastigita de Nov-Zelando kaj Aŭstralio.
La venkintoj ricevis la premion de la Pokalo Webb Ellis, nomita laŭ William Webb Ellis, iama lernanto de la Rugby School, kiu laŭ populara legendo, inventis rugbeon kiam li mane kaptis la pilkon dum matĉo de futbalo kaj portis ĝin malantaŭ la gol-linion, dum la tiama regulo postulis ke oni nur piede puŝu la pilkon. Kvar landoj atingis la trofeon; Nov-Zelando kaj Sudafriko trifoje, Aŭstralio dufoje, kaj Anglio unufoje. Sudafriko estas la nuntempa ĉampiono, venkinta super Anglio en la finalo de la ĉampioneco de 2019 okazinta en Japanio.