Ruseacoj
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Carpodetus serratus
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
ruseo Roussea Sm. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La ruseacoj (latine Rousseaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo asteraloj (Asterales). Ĝi enhavas 3 aŭ 4 genrojn kaj 14 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas ruseo.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Asterales Link - asteraloj
- Rousseaceae DC. - ruseacoj
- Abrophyllum Hook. f. - abrofilo
- Carpodetus J.R. Forst. & G. Forst. - karpodeto
- Cuttsia F. Muell. - kucio
- Roussea Sm. - ruseo*
- Rousseaceae DC. - ruseacoj
- Asterales Link - asteraloj
- *genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.