Rybany
Rybany, hungare Ribény [ribEnj] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Rybany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Poŝtkodo | 956 36 | ||
Aŭtokodo | BN | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 496 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 137 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°40′00″N 18°15′30″O / 48.666667°N, 18.25833°O (mapo) Koordinatoj: 48°40′00″N 18°15′30″O / 48.666667°N, 18.25833°O (mapo) | ||
Alto | 187 m s.m. | ||
Areo | 11 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rybany [+] | |||
Situo
Rybany situas en vasta valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Partizánske-Bánovce nad Bebravou. La lasta urbo troviĝas je 6 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1323 en latina formo "terra Riblyen". En 1784 loĝis tie 709 vilaĝanoj (128 familioj) en 83 domoj, en 1828 761 vilaĝanoj en 84 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ribény 1230 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rybany 1479 homoj, (1448 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 14-a jarcento, baldaŭe renesanciĝis
- tombeja kapelo el la 18-a jarcento
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1786
- kruco de 1787
- lernejo de 1857
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio