Sándor Zahlbruckner
Sándor Zahlbruckner | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1860 en Svätý Jur |
Morto | 8-an de majo 1938 (77-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Vieno ![]() |
Okupo | |
Okupo | botanikisto likenologo ![]() |
Sándor Zahlbruckner [ŝAndor calbrukner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zahlbruckner Sándor estis aŭstra-hungara botanikisto, membro (korespondanta en 1920) de Hungara Scienca Akademio.
Sándor Zahlbruckner [1] naskiĝis la 31-an de majo 1860 en Hungara reĝlando en Szentgyörgy (nuntempa Svätý Jur en Slovakio). Li mortis la 8-an de majo 1938 en Vieno.
Biografio
Sándor Zahlbruckner akiris diplomon en universitato en Vieno en 1883, poste li eklaboris en muzeo en la sama urbo. Inter 1914-1922 li estis muzeestro. Li okupiĝis precipe pri la likenoj. Li malkovris novajn speciojn, kelkaj el ili prenis lian nomon.
Elektitaj publikaĵoj
- Beitrag zur Flora von Neu-Caledonien (1888)
- Kryptogamae exsiccatae herbarium (1894-1916) - ĉefverko
- Die Parmelia ryssolea der perunischen Flora (1906)
- Transbaikalische Flechten (1909)