Sándor Kiss (skulptisto)
Sándor Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1925 en Delenii |
Morto | 6-an de aŭgusto 1999 (74-jaraĝa) en Zsennye |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Sándor Kiss [ŝAndor kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Sándor estis hungara skulptisto, medalisto.
Sándor Kiss [1] naskiĝis la 24-an de majo 1925 en Șaroș pe Târnave (Rumanio), li mortis la 6-an de aŭgusto 1999 en Zsennye (Hungario).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Fiuk_01_KS%2C_%28Kiss_S%C3%A1ndor%2C_1961%29_-_Miskolc%2C_G%C3%B6rgey_Art%C3%BAr_utca.jpg/220px-Fiuk_01_KS%2C_%28Kiss_S%C3%A1ndor%2C_1961%29_-_Miskolc%2C_G%C3%B6rgey_Art%C3%BAr_utca.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bb/Mindszenty_Jozsef_szobra_%281995%29%2C_Zalaegerszeg.jpg/220px-Mindszenty_Jozsef_szobra_%281995%29%2C_Zalaegerszeg.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/Cs%C3%B6r%C3%B6tnekFotoThalerTamas1.jpg/220px-Cs%C3%B6r%C3%B6tnekFotoThalerTamas1.jpg)
Biografio
Sándor Kiss apartenis al la hungara minoritato en Rumanio (Transilvanio). Li abiturientis en Kolozsvár (tiam apartenanta al Hungario), poste li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1945-1950). Liaj plej gravaj instruistoj estis Béni Ferenczy, Ferenc Medgyessy kaj Pál Pátzay. Post siaj studoj li vivis en Budapeŝto, baldaŭ ĝismorte en artistkolonio en Zsennye. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1969-1980.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1968)
- Szeged (1976)
- Bazelo (1980)
- Celldömölk (1988)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1968, 1973)
Elektitaj artaĵoj
- skulptaĵoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) (1998 preĝejo en Körmend), József Mindszenty (bronzo, 1995, Zalaegerszeg), Bona Pastoro (ŝtono, 1993, Körmend),
Sigismondo (Sankta Romia Imperio) (bronz, 1985, preĝejo en Pásztó), Patrino kun sia filo (ŝtono, 1961, Budapeŝto), Stefano Bocskai (marmoro, 1971, Derecske), Elizabeto de Hungario (ŝtono, 1981 en Baziliko Sankta Petro), Ottó Bláthy (bronzo, 1973, Göd), Margareta de Hungario (ŝtono, 1981, Baziliko Sankta Petro), Gizela de Bavario (ŝtono, 1981, Baziliko Sankta Petro), Martinász (ŝtono, 1953, Hatvan)
- busto pri János Bolyai (bronzo, 1989, Szombathely
- medaloj pri: Dániel Berzsenyi, Lajos Markusovszky, Ödön Lechner, Béla Bartók, Mátyás Mohácsy
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]