Sâncel - jen rumane, prononco [SINĉel], germaneSimtschal [ZIMĉal], hungareSzancsal [SANĉal] - estas komunumo en Rumanio norde de Blaj (Blasendorf respektive Balázsfalva). En 1910 ĝi havis 1 782 loĝantojn (rumanoj), en 1992 1 745. Ĝia unua mencio estas en 1252. Ĝia hungara loĝantaro ĝis la fino de la 19-a jarcento pereis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Iclod (Mikluden resp. Küküllőiklód) kaj Pănade (Panagen, Panád).