SMART-1
SMART-1 | ||
---|---|---|
lunar orbiter (en) artefarita satelito | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La sondilo SMART-1 (Small Missions for Advanced Research in Technology) estas la unua lunsondilo de Eŭropo. Oni uzis unuafoje jonpropulsion sur eŭropa sondilo. La plej gravaj taskoj de la SMART-1 estas: provo de la jonpelado, geologiaj kaj kemiaj esploroj, certa pruvo pri la luna akvo. La jonpropulsion funkciis per energio produktita de sunĉeloj, kiam la elektro igis elektromagnetan spacon en la propulsilo kiu akcelas la jonizitan ksenon-atomojn.
La projekto
La SMART-1 estis lanĉita la 17-an de septembro 2003 per portraketo Ariane 5. Ĝi orbitis ĉirkaŭ la Tero, poste dum 15 monatoj proksimiĝis al la Luno. En novembro de 2004 orbitis ĉirkaŭ la Luno. La disvastiĝinta funkcio de la sondilo komenciĝis la 15-an de februaro 2005. Ĝi plenumis ĉiujn siajn taskojn. Ĝi finis sian flugon la 13-an de septembro 2006, faligante al la Luna surfaco.
Iloj
- kamerao
- plasma ilo
- infraruĝa spektrometro
- rentgena spektrometro
Datenoj
- Maso: 370 kg;
- Volumeno: 1 m3;
Vidu ankaŭ
Jonpropulsiaj projektoj
- Deep Space-1 (Usono, 1998, etplanedo Braille)
- MUSES-C (Japano, 2003, 1998SF36)
- SMART-1 (Eŭropo, 2004, Luno)
Eksteraj ligiloj
Hungaraj paĝoj
- SMART-1 rövid leírás[rompita ligilo]
- A SMART-1 első eredményei (2005. január 31.)
- SMART-1: meghosszabbított küldetés (2005. február 22.)
- Az ESA igazolja a Holdra szállásokat (2005. március 8.)