Saal an der Donau estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kelheim kaj en la distriktaroMalsupra Bavario de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5614 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saal an der Donau, kiu krom la centra komunumo kovras nur unu plian komunumon: Teugn oriente.
Kiel la aliaj distriktaj komunumoj sude de la rivero Danubo, Saal estas parto de la geografia kaj kultura regiono Hallertau.