Saal an der Saale
Saal an der Saale estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhön-Grabfeld kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1583 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saal an der Saale, kiu prizorgas administrajn servojn ankaŭ por la ĉirkaŭaj komunumoj Großeibstadt kaj Wülfershausen an der Saale.
Saal estas la naskiĝloko de la esperantista pioniro Josef Schmalzl kaj de la verkistino Charlotte von Kalb.
la loka paroĥa kirko vidata de okcidento
kastelo Waltershausen
historia ponto super la rivero Saale