Salzatal
Salzatal [zalcatal], signifo en Esperanto "valo de rivereto Salza", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco, okcidente de la urbo Halle (Saale) kaj je sia nordorienta limo plejparte bordiĝas per la rivero Saale. La komunumo kreiĝis komence de la jaro 2010 el libervola kuniĝo de la 9 antaŭe memstaraj administraj komunumoj Beesenstedt, Bennstedt, Fienstedt, Höhnstedt, Kloschwitz, Lieskau, Salzmünde, Schochwitz kaj Zappendorf, kiuj jam antaŭe kunlaboris en administra komunumaro de la nomo Westlicher Saalkreis. En la nova komunumo fine de decembro 2022 vivis 11 242 loĝantoj.
Komunumopartoj
Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de 2008:
Komunumoparto
|
Loĝantoj
|
Subdivido
|
Beesenstedt |
1260 |
Beesenstedt, Naundorf, Schwittersdorf kaj Zörnitz
|
Bennstedt |
1558 |
Bennstedt
|
Fienstedt |
239 |
Fienstedt
|
Höhnstedt |
1549 |
Höhnstedt
|
Kloschwitz |
454 |
Johannashall, Kloschwitz, Rumpin kaj Trebitz
|
Lieskau |
2616 |
Lieskau
|
Salzmünde |
2432 |
Benkendorf, Gödewitz, Neuragoczy, Pfützthal, Quillschina, Salzmünde kaj Schiepzig
|
Schochwitz |
1238 |
Boltzenhöhe, Gorsleben, Krimpe, Schochwitz, Räther kaj Wils
|
Zappendorf |
1500 |
Köllme, Müllerdorf kaj Zappendorf
|
|
la urbodomo en Salzmünde, la administra sidejo de la komunumo