Samantha Power
Samantha Power | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Samantha Jane Power | |||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1970 (53-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Castleknock • Picburgo • Atlanta vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Irlando vd | ||||
Alma mater | Yale College • Lakeside High School • jura altlernejo Harvard • Davenport College vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cass Sunstein vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • diplomato • pedagogo • verkisto • homrajta aktivulo • politika aktivisto • universitata instruisto • partoprenanto de internacia forumo vd | ||||
Laborkampo | virinaj rajtoj • GLAT rajtoj • religia libereco • rifuĝinto • homokomerco • homaj rajtoj • demokratio • Jugoslavaj Militoj • genocido • ekstera politiko • nefikcia literaturo • aktivismo • diplomatio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Problem from Hell ❦ Screamers vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samantha Jane POWER (naskita la 21-an de septembro 1970 en Londono, UR) estas irlanda-usona advokato, ĵurnalisto kaj diplomato. De 2021, ŝi gvidas la Usonan Agentejon por Internacia Evoluo sub prezidanto Joe Biden [1]. Ŝi estis la usona ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj de 2013 ĝis 2017 (sub Barack Obama) [2] kaj estas profesoro ĉe Harvard Law School.
Kiel longdaŭra membro de la Demokrata Partio, ŝi apogis Barack Obaman lige kun la balotkampanjo en 2008 kaj laboris en la stabo de Obama post kiam li enposteniĝis. Ŝi estis membro de la Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono de 2009 ĝis 2013 [3]. Power pasigis ŝian infanaĝon en Dublino kaj translokiĝis kun sia patrino al Usono en 1979. Ŝi iĝis usona civitano en 1993.
Ŝi estas edziĝinta al Cass Sunstein, jura profesoro kaj gajninto de la Holberg-Premio en 2018. Sunstein laboris por Obama de 2009 ĝis 2012.
Al ŝi estis premiita la Premio Pulitzer por A Problem from Hell: America and the Age of Genocide (2002) pri, interalie, la Bosnia Milito kaj pri la heredaĵo de Raphael Lemkin. En 2004, ŝi estis listigita en la listo de Times de la 100 plej influaj homoj en la mondo en la kategorio "sciencistoj & pensuloj" [4].
Referencoj
- ↑ . Biden nominates Samantha Power to lead USAID (January 13, 2021).
- ↑ . Samantha Power. Britannica.com (May 8, 2023).
- ↑ Abad-Santos, Alexander, "Samantha Power Has It All", The Atlantic, June 4, 2013. Arkivigite je 2016-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ revuo Time "La 100 plej influaj homoj en la mondo" Arkivigite je 2013-08-17 per la retarkivo Wayback Machine,
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Parolante veron al potenco de Patrick Porter
- La Vojo al Infero de Samuel Moyn
- Idealismo en servo de Imperio de Azad Essa