Sanĉo la 4-a (Gaskonio)
Sanĉo la 4-a (Gaskonio) (890-955) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() La Graflando de Gaskonio konsiderinde malpliiĝis sub la regado de Sanĉo García.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 890 en Gaskonio, Francio | ||||
Morto | 955 en Gaskonio, Francio | ||||
Familio | |||||
Patro | García la 2-a (Gaskonio) ![]() | ||||
Patrino | Amuna (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Arnold I of Astarac (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Sanĉo la 5a de Gaskonio, Amanieu Sanche (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sanĉo García la 4-a (Gaskonio) estis Duko de Gaskonio ekde 920-a ĝis sia morto, li estis filo de García la 2-a, la Kurbiĝanta (850-930) kaj lia edzino Amuna, filino de Vilhelmo la 1-a de Bordozo (925-996), menciita sur la dokumeno de la "Gallia Christiana". Liaj du pli junaj fratoj Vilhelmo García kaj , Arnoldo estis investitaj en la Graflandoj de Fézensac.
Dum sia regado, Gaskonio ŝrumpis konsiderinde kiam liaj fratoj heredis gravajn regionojn kaj la fakta kaj eble laŭjure sendependa duklando deglitis en historian preskaŭ-forgeson.
Li estas menciita en la Kartularo[1] de Auch, kiel filo de García la 2-a Sánchez, kaj la Kodekso de Roda, kiu mencias lin kiel la heredinton de Gaskonio. Okaze de la morto de sia patro, li heredis la duklandon mem, kiu inkludis la vicgraflandojn de Lomagne, Gavarret, en:Tursan, kaj Bruillois. Liaj pli junaj fratoj, Vilhelmo kaj Arnoldo, heredis Fézensac (inkluzive de Armagnac) kaj Astarac respektive kun la grafa titolo. Tiel Gaskonio dividiĝis kaj malpliiĝis.
En 932, en:Flodoardo registras ke la fratoj Ermengol de Rouergue kaj Raymond Pons de Tuluzo, Princoj de Gothia, kunportis "Lupus Aznar Vascon" por fari omaĝon al Rodolfo de Francio. Lewis konsideras tiun "Vasco" kiel la duko de Gaskonio kaj nomas lin "Sánchez." La duko volis diri, tamen, Sanĉo.
Sanĉo havis du eksteredziĝajn filojn, Sanĉo la 5-a, kiu poste sukcedis lin, kaj Vilhelmon Sanĉez, kiu same sukcedis sian seninfanan fraton. Tria filo estis en:Gombaldo, konata plurisma episkopo, kiu okupis diversajn sidejojn en Gaskonio kiel unu ĝis esti rekondukita al la long-vaka arkidiocezo de Bordozo. Kvara filo Udalriko aŭ Odulriko estas atestita en ĉartoj; verŝajne ĉiuj estis bastardoj.
Referencoj
- ↑ Kartularo estas la nomo donita al la registro de titoloj aŭ antikvaĵo de korporacio, monaĥejo aŭ preĝejo. Ĝenerale, kartularo originas el la Malalta mezepoko kaj estas gravaj deponejoj de la historio de institucioj kaj de la toponimio ĉar ili ofte inkludas planojn kaj mapojn de propraĵoj kaj grandbienoj.