Sankt Nikola an der Donau - prononco [zankt NIkola an dea DO:naŭ], la nomo jam malkaŝas ke la loko situas "an der Donau", do ĉe la Danubo - estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoSupra Aŭstrio, al la regiono Mühlviertel kaj al la distrikto Perg. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 798 loĝantoj sur areo de 13,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 61 loĝantoj/km².