Sankt Veit im Mühlkreis, oficiale germane ofte mallongigata St. Veit im Mühlkreis, estas komunumo en Aŭstrio, kies ĉefa katolika kirko, konsekrita je la sankta Vito, evidente donis sian nomon al la tuta loĝloko. Ĝi apartenas al la federacia landoSupra Aŭstrio, al la regiono Mühlviertel ("mueleja regiono") kaj al la distrikto Rohrbach. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 206 loĝantoj sur areo de 16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².