Sankta Johano la evangeliisto
Sankta | ||
Johano la Evangeliisto | ||
---|---|---|
Evangeliisto kaj Apostolo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3 en Galileo, Heroda Tetrarkio | |
Morto | 101 en Efezo | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Patro | Zebedeo vd | |
Patrino | Salomeo vd | |
Profesio | ||
Okupo | evangeliisto vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Kopta Ortodoksa Eklezio de Alreksandrio Katolika Eklezio Orientaj katolikaj eklezioj Ortodoksa Kristana Eklezio Anglikana Komunio | |
Festotago | 27-a de decembro (Okcidenta Eklezio); 8-a de majo kaj 26-a de septembro (Orienta Eklezio) | |
Atributoj | aglo, kaliko, volvolibro | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Johano la Evangeliisto (antikve-greke Ἰωάννης, Iōánnēs, hebree יוחנן, ĉ. 3 al 101), tradicie konsiderata kiel la juda fiŝkaptisto, kiu estis unu el la Dek du Apostoloj de Jesuo Kristo kaj verkis iun evangelion. Laŭ aliaj teologoj temas pri malsamaj personoj.
Verkoj atribuitaj al Johano
Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de la Biblio:
- unu evangelio (Johano),
- tri leteroj (1 Johano, 2 Johano, 3 Johano)
- unu apokalipso pri la fino de la mondo (Apokalipso).
Laŭ la ĉi-supra tradicio, Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova testamento post Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.
Tradicia biografio
Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortanta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, laŭ frua tradicio Johano plejparte loĝis en Efezo, centro de la granda kulto de la virga diino — samtempe praa Patrino-Diino — Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie li skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.