Santa María de las Hoyas
Santa María de las Hoyas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 46′ N, 3° 9′ U (mapo)41.771388888889-3.1427777777778Koordinatoj: 41° 46′ N, 3° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 071 m [+] | ||
Areo | 45 km² (4 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María de las Hoyas [+] | |||
Santa María de las Hoyas [santamaRIa delaSOĝas] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Santa María de las Hoyas estas etimologie komprenebla kiel Sankta Maria de la Kavaĵoj.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 87 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.
Ĝi distas 62 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas atingebla per la provinca ŝoseo SO-934. La municipo enhavas la loĝlokojn Muñecas kaj Santa María de las Hoyas.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la Censo de 1785, ordonita de la Grafo de Floridablanca, ĝi apartenis al la Partio de Aranda en la Intendencia de Burgos, kun jurisdikcio de reĝlando sub la aŭtoritato de ordinara urbestro.
Ekonomio
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj ermitejo.