Scottsdale (Arizono)
Scottsdale | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 241 361 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 505 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 30′ N, 111° 56′ U (mapo)33.493055555556-111.92611111111Koordinatoj: 33° 30′ N, 111° 56′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 380 m [+] | ||||
Areo | 477,631028 km² (4 776 3.1 028 ha) [+] | ||||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Scottsdale, Arizona [+] | |||||
Scottsdale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 33° 30′ N 111° 56′ U / 33.500 °N, 111.933 °U (mapo)
- Areo: 478 km²
- Loĝantaro: 217 385 (en 2010)
- Supermara alteco: 380 m
- Horzono: UTC-7h
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodoj: 480
Geografio
Scottsdale situas sur montetaro laŭ riverbordo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso, Mesa kaj Tempe (Arizono) troviĝas proksime.
Historio
En la nuna Scottsdale estis grava kulturo jam antaŭ la eŭropanoj. En 1868 angloj faris pli moderna la irigacian kanalon de indianoj. Baldaŭe alvenis spertaj terkultivistoj Scott-fratoj, pri kiuj la urbego havas la nomon ekde 1894. Ĝi iĝis populara feriejo, poste dormourbo de Fenikso.
Ekonomio
En Scottsdale la plej grava estas la turismo, estas menciinda ankaŭ la kuracturismo kaj la butikumado.
Trafiko
Scottsdale havas municipan flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
Scottsdale havas senpluvan aŭ dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-30 °C. La varmo kulminas inter junio-aŭgusto foje kun 48 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 238 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto.
Vidindaĵoj
- Skotsdale Muzeo de Nuntempaj Artoj
- historia muzeo
- diversaj preĝejoj, kapeloj, temploj, sinagogoj, moskeoj
Famuloj
En Scottsdale mortis Elisabeth Kübler-Ross.
Ĝemelurboj
- Álamos, Meksiko
- Cairns, Aŭstralio
- Interlaken, Svislando
- Hajkoŭo, Ĉinio
- Kingston (Ontario), Kanado
- Marakeŝo, Maroko
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio