Sebastian Brant
Sebastian Brandt (1457-1521) | ||
---|---|---|
germana verkisto
| ||
Persona informo | ||
Sebastian Brant | ||
Naskiĝo | 1457 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 10-a de Majo 1521 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | Mezepoka latino • mezaltgermana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Familio | ||
Edz(in)o | Elisabeth Bürgis (en) (1485–) vd | |
Infanoj | Onophrius Brant (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto filozofo poeto-juristo kantotekstisto verkisto vd | |
Aktiva en | Bazelo • Strasburgo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Stultifera navis ❦ Freidank ❦ La Malsaĝulŝipo al Malsaĝullando ❦ Thesmophagia ❦ Esopi appologi sive mythologi ❦ Beschreibung etlicher gelegenheyt Teutsches lands ❦ Hymnus 'Pange lingua gloriosi' vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sebastian BRANT [sebastjan brant] (* 1457 en Strasburgo, † la 10-an de majo 1521 samloke) estis germana verkisto.
La filo de gastejestro ekde 1475 studis juron en Bazelo, en 1489 li tie doktoriĝis kaj en 1496 li akiris profesoran postenon. En la jaro 1503 li fariĝis urba skribisto, t.e. la plej alta rango de urba oficisto. La germana imperiestro Maksimiliano la 1-a finfine donis al li la rangon de konsilisto kaj palatino.
El la verkaro de Brant plej famas Das Narrenschiff (La stultula ŝipo, 1494), burleska satiro kritikanta la tiutempan socion. La protagonistoj, 111 stultuloj, vojaĝantaj ŝipe al la stultula lando Narragonien, prezentas la malsaĝecon kaj la malvirtojn de ĉiuj tavoloj de la tiama socio. En la libro abundas proverboj kaj lignegravuritaj ilustraĵoj, kiuj plejgrandparte supozeble estas faritaj de Durero.
La granda sukceso de tiu ĉi verko elvokis aron da tradukoj, imitoj kaj adaptaĵoj. Nuntempe Brant estas rigardata la fondinto de la burlesko.
En Esperanto aperis
- El la Stultula ŝipo. - En: Germana Antologio. - Gerlingen : Bleicher, 1985. - p. 196 - 200
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.strasbourg.com/celebres/brant.html[rompita ligilo]
- http://www.ni.schule.de/~pohl/literatur/sadl/renaiss/brant.htm[rompita ligilo]
- http://www.fh-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/15Jh/Brant/bra_n000.html
- http://www.uni-tuebingen.de/mediaevistik/materialien/brant.htm Arkivigite je 2005-11-05 per la retarkivo Wayback Machine