Sedo
![]() | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||








Sedo[1], gras-burĝono[2] (science: Sedum) estas genro de plantoj en la familio krasulacoj (Crassulaceae), kiu enhavas tutmonde pli ol 500 speciojn, multaj el ili estas sukulentaj plantoj. Sedo estas indiĝena genro ĉie, krom en Aŭstralio, kien oni enportis kelkajn speciojn.
Priskribo
Ĝiaj radikoj etendiĝas proksime sub la surfaco. Male al aliaj genroj de krasulacoj, ĝiaj specioj ne havas rozeton. La tigo estas plej ofte kuŝanta – malofte staranta – kaj sur tiu lokiĝas la folioj kruce kontraŭe. La folioj estas malgrandaj, dikiĝintaj, ofte cilindraj, malofte plataj. Ili ĝenerale ne havas folitigon.
La floroj havas radian simetrion kaj floras plej ofte en umbela paniklo. La floroj havas 5-5 (malofte 6-6) sepalojn kaj petalojn; la nombro de la stamenoj estas sama aŭ duobla. La petaloj estas akrapintaj, la floro estas stelforma desupre.
Plimulto de la specioj estas moltiga, folisukulenta krasula planto, tio estas ili bone toleras la sekecon. Ili multiĝas per folioj, kiuj bone radikiĝas.
Uzado
La specioj estas oftaj ornamplantoj, protektaj plantoj en rokĝardenoj, sur sunaj, etgrundaj surfacoj.
Specioj
esperanta nomo | scienca nomo |
---|---|
sedo larĝfolia[2] | Sedum telephium |
sedo akra[2] | Sedum acre |
sedo rozkolora[2] | Sedum spurium |
sedo blanka[2] | Sedum album (vidu la apudan foton) |
sedo flekita[2]; fleksita sedo | Sedum reflexum |
Sedum iwarenge | |
Sedum roseum | |
Sedum spectabile (vidu la apudan foton) | |
sedo borda[2] | Sedum villosum |
Sedum anacampseros | |
Sedum dasyphylum | |
Sedum cepaea | |
sedo finfolia[2] | Sedum forsterianum |
sedo milda[2] | Sedum sexangulare |
sedo monta[2] | Sedum alpestre (vidu la apudan foton) |
sedo angla[2] | Sedum anglicum |
sedo dikfolia[2] | Sedum dasyphyllum |
sedo ruĝa[2] | Sedum rubens |
sedo sekema[2] | Sedum hirsutum |
sedo kalva[2] | Sedum andegavense |
sedo hispana[2] | Sedum hispanicum |
sedo unujara[2] | Sedum annuum |