Segura de Toro
Segura de Toro | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10739 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 (2008) | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 5° 57′ U (mapo)40.223402-5.9478238Koordinatoj: 40° 13′ N, 5° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 636 m [+] | ||
Areo | 15,36 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Segura de Toro (Sekurejo de Taŭro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La nomoparto "de Toro" aludas al praskulptaĵo kiu nun estas en la ĉefa placo de besto ĉu porko ĉu taŭro el granito, de civilizo eble de vetonoj, prapopolo de la centra Iberio. Tiu skulptaĵo videblas en la blazono de la vilaĝo.
Estas montara vilaĝo kun multaj rojoj kaj natura banejo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas segureños. La censita populacio en 2008 estis de 181 loĝantoj.
Situo
Segura de Toro estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 636 m; je 122 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 182 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15,36 km². Ĉirkaŭe estas arbaroj de kaŝtanarboj kaj kverkoj, kun makisaj specioj kiel erikoj, cistoj ktp.
Ekonomio
Agrikulturo (kaŝtanoj, ĉerizoj) kaj brutobredado (bovoj).