Senegala podiko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Senegala podiko (Podica senegalensis)
masklo en reprodukta plumaro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/Heliornithidae.jpg/280px-Heliornithidae.jpg)
Podica senegalensis
Heliopais personatus
La Senegala podiko (laŭ la latinlingva scienca nomo Podica senegalensis) estas specio de akvobirdo de la familio Heliornitedoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn du genrojn (ĉiuj el ili monotipaj) kun po unu specio en po unu kontinento; nome en Ameriko kaj Azio, ĉe la aliaj du. Tiu ĉi specio vivas en riveroj kaj lagoj de okcidenta, centra kaj suda Afriko.
Aspekto
La Senegala podiko estas subnaĝa specialisto kun longa kolo, rimarkinda akrapinta beko, kaj brilruĝaj, lobenhavaj piedoj. La plumaro varias laŭrase, ĝenerale pala sube kaj pli malhela supre. La maskloj estas kutime pli malhelaj ol inoj. Ĝi similas iom supraĵe al la sudamerika torentanaso.
Habitatoj kaj teritorio
La Senegala podiko troviĝas en gamo de habitatoj tra Afriko, en areoj kie estas riveroj, rojoj aŭ lagoj kun bona plantokovro en bordoj. Tiu gamo inkludas arbarojn, arbajn savanojn, inundatajn arbarojn kaj eĉ mangrovajn marĉojn.
La Senegala podiko manĝas akvajn senvertebrulojn, kiel kaj plenkreskajn kaj larvajn efemeropterojn, libelojn, krustulojn, kaj ankaŭ helikojn, fiŝojn kaj amfibiojn. Oni supozas, ke ili estas tre oportunemaj kaj ankaŭ kaptas siajn predojn rekte el la akvosurfaco. Ili ankaŭ pretas eliri el akvo kaj manĝas ankaŭ surborde, malkiel podicepoj, al kiuj ili similas, sed tute ne rilatas al tiuj.
Podikoj kutime videblas solaj aŭ laŭ paroj. Ili estas tre sekretemaj. Eĉ fakaj ornitologoj vidas ili tre rare, kio faras ilin aprezata vidaĵo por birdumantoj. Ĉar ili estas tiom apartiĝemaj, oni ne scias ĉu vere ili pasigas plimulton de sia tempo enakve, kie ili estas preskaŭ ĉiam videbla, aŭ surtere.
Ilia reprodukta sezono varias laŭ areo, kutime koincide kun la pluvsezono. Ili konstruas neston, kiel simpla amaso de bastonetoj kaj junkoj, sur falinta arbo super akvo. La ino demetas du ovojn kaj kovas ilin sole. La idoj elnestiĝas kelkajn tagojn post eloviĝo.
Rilatoj
La Senegala podiko apartenas al la familio Heliornithidae, kies nuraj aliaj membroj estas la Maska heliopajto (en Azio) kaj la Fulika heliornito (en Ameriko). La rilataro inter tiu familio kaj aliaj birdoj estas malbone konata.
Referencoj
- Handbook of the Birds of the World, Volume Three, Hoatzin to Auks; de Hoyo, Elliot and Sargatal, (ISBN 84-87334-20-2)
Eksteraj ligiloj
- Senegala podiko - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds.
|