Sensilo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ca/Gas-Sensor.jpg/170px-Gas-Sensor.jpg)
Sensilo (el la latina verbo sentire, "sensi" aŭ "senti")[1], ankaŭ konata kiel detektilo, perceptilo kaj sentilo[2], estas teĥnika ilo, kiu povas percepti kaj mezuri certajn fizikajn aŭ ĥemiajn proprecojn. Do temas pri aranĝaĵo transformanta fizikan aŭ ĥemian grandon en aparate aŭ komputile trakteblan elektran signalon, kiuj povas esti plu prilaborataj. . Tiaj fizikaj aŭ ĥemiajn ecoj aŭ proprecoj povas ekzemple esti temperaturo, humido, premo, laŭteco, heleco, akcelo, elektra kampo, do elektromagneta radiado kaj elektra indukdenso, radiaktiveco aŭ ĥemiaj parametroj kiel potenco hidrogena, do acideco/bazeco aŭ saleco.
En biologio, sensilo estas ĉelo aŭ ĉelaro, per kiu la plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn, kaj kiu troviĝas en sensorganoj aŭ en aliaj organoj. Tiaj ĉeloj permesas detekti certajn el la ĉi-supraj parametroj, kiel ekzemple lumsensiloj pri lumo.
Referencoj kaj notoj
Vidu ankaŭ
![]() diversaj fotosensiloj |
![]() industria indukta sensilo |