Senvoĉa velara frikativo
La senvoĉa velara frikativo estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj , interalie en kelkaj gravaj. Ĝia IFA -simbolo estas [x ] (ikso ); en SAMPA , x .
Priskribo
Ĝia artikulacio estas frota .
Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la palata velo, ĝi estas vela .
Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Uzado
Skribo
En Esperanto: ĥ .
En la lingvoj germana kaj okcident-slavaj: ch .
En la lingvoj rumana, kroata kaj Pinjino : h .
En la lingvo greka: la litero ĥi (χ).
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd