Sep Lastaj Eldiroj

Krucumado, fresko de Gaudenzio Ferrari

La Sep Lastaj Eldiroj de Jesuo Kristo venas el la tri evangelioj de la nova testamento. Tiuj dum la krucumado eldiritaj frazoj kaj vortoj havas en la kristana religio apartan signifon. La romkatolika eklezio nomas ĉi tiujn eldirojn oficiale sep lastaj eldiroj, kaj starigas ilin paralele al la pasiona historio en tempan sinsekvo.

Jen la sinsekvo de la Lastaj Eldiroj laŭ la traduko de Zamenhof:

  1. „Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras.“ Lk 23|34
  2. „Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.“ Lk23|43
  3. „Virino, jen via filo!“ kaj: „Jen via patrino!“ Joh 19|26-27
  4. „Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?“ Mk 15|34
  5. „Mi soifas.“ Joh 19|28
  6. „Estas finite.“Joh 19|30
  7. „Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton.“ Lk 23|46

Muzikigoj

La Sep Lastaj Eldiroj estas ankaŭ temo de multaj komponaĵoj:

Unuaj taktoj el la sepa sonato el Die Sieben letzten Worte unseres Erlösers am Kreuze (ardĉkvarteta versio) de Joseph Haydn
  • Sieben Worte Jesu Christi am Kreuz (SWV 478, 1645) de Heinrich Schütz
  • Sieben letzte Worte unseres Erlösers am Kreuze (1787), arĉkvarteto de Joseph Haydn
  • La Sep Lastaj Eldiroj de nia Redemptoro, oratorio (1838) de Saverio Mercadante
  • La Sep Lastaj Eldiroj de Kristo (ĉe la kruco) (1859), de César Franck
  • Les sept paroles du Christ (1867) de Théodore Dubois
  • Sieben Worte por violonĉelo, bayan kaj aĉinstrumentoj (1982) de Sofia Gubaidulina
  • Seven Last Words from the Cross kantato por ĥoro kaj arĉinstrumentoj, (1993) de James MacMillan
  • Die sieben letzten Worte Jesu am Kreuz, por orgeno (1996), avde Ruth Zechlin