Sesangula ŝraŭb-ŝlosilo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Allen_keys.jpg/220px-Allen_keys.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/31/15-03-03-Fahrradreparatur-RalfR-DSCF2634-00.jpg/220px-15-03-03-Fahrradreparatur-RalfR-DSCF2634-00.jpg)
La sesangula ŝraŭb-ŝlosilo estas manlaborilo, kiu estas uzebla por muntado de interne sesangulaj ŝraŭboj, kies kapo havas sesangulan truon. Tiuj ŝraŭboj kaj tiel la sesangulaj ŝraŭb-ŝlosiloj estas uzataj precipe ĉe mebloj kaj bicikloj.
Patentitaj nomoj
- Unbrako-ŝlosilo (aŭ „Umbrako-ŝlosilo”), laŭ patento de SPS technologies en 1911.
- Brugola-ŝlosilo; En Italio, ĝin patentigis Egidio Brugola en 1926-ban,
- INBUS-ŝlosilo, en Germanio patentigis ĝin Bauer & Schaurte Karcher (Neuss), la mallongigo INBUS venas de Innensechskantschraube Bauer und Schaurte.
- imbus-ŝlosilo, pro adaptado en naciaj lingvoj, ekz. ĉeĥa, hungara, nederlanda
- Allen-ŝlosilo en Britio kaj Norda Ameriko, pro patentigo de firmao Allen Manufacturing Company (Hartford, Connecticut) en 1943
Normaj grandoj
SI-grandoj: 0,7, 0,9, 1,3, 1,5, 2, 2,5, 3, 3,5, 4, 4,5, 5, 5,5, 6, 7, 8, 9, 10 mm kaj pli grandaj.
Avantaĝoj
- ses kontaktaj flankoj inter la ŝlosilo kaj la ŝraŭbo;
- interna surfaco de la ŝraŭbo estas protektata kontraŭ ekstera efiko;
- la ŝraŭbo estas enigebla per la ŝlosilo en la bortruon;
- la uzeblan momanton difinas nur la longo kaj diko de la ŝlosilo;
- ĝi estas uzebla ĉe tre etaj ŝraŭboj;
- ĝi estas uzebla ĉe senkapaj ŝraŭboj.
Malavantaĝoj
La uzo de tro malgranda sesangula ŝraŭb-ŝlosilo povas damaĝi la ŝraŭbon kaj la ilon. Ekzemple, oni uzas 5-mm-an ŝlosilon por 5,5 mm-a truo.
Pliaj tipoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Screw_drive_types2.svg/220px-Screw_drive_types2.svg.png)