Silvio Santos
Silvio Santos | |
---|---|
Silvio Santos en 2020 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Senor Abravanel |
Naskiĝo | 12-a de decembro 1930 en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala • brazilportugala |
Nacieco | Brazilano |
Ŝtataneco | Brazilo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Íris Abravanel |
Infanoj | Cíntia Abravanel • Silvia Abravanel • Daniela Beyruti • Patrícia Abravanel • Rebeca Abravanel • Renata Abravanel |
Okupo | |
Okupo | Entreprenisto, televida prezentisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sbt.com.br/silviosantos/ |
Silvio Santos, artista nomo de Senor ABRAVANEL (Rio-de-Ĵanejro, 12 de decembro 1930), estas brazila entreprenisto kaj televida prezentisto. Li naskiĝis en Travessa Bem-te-vi (Strato Pitango), en la kvartalo Lapa, ĉe la centra regiono de Rio-de-Ĵanejro, tiam regurbo de Brazilo. Li estas la plej aĝa filo de paro da sefardaj judaj enmigrintoj (el Grekio kaj la Otomana Regno), kiuj venis al Brazilo en 1924, Alberto Abravanel (1897–1976), kaj Rebeca Caro. Li debutis televide en 1962, per la programo Vamos Brincar de Forca (Ni Ludu Pendumon), elsendita de TV Paulista. Poste la distraĵo iĝis la Programo Silvio Santos, kiu iĝis grupiĝo de pluraj aŭditoriaj programoj kaj transformis Silvio Santos elstarulon de brazila televido. Fondinto de la Sistema Brasileiro de Televisão (pli konata kiel SBT), li posedas la konglomeraton Grupo Silvio Santos, kiu, krom SBT, inkluzivas kompaniojn kiel Liderança Capitalização (administranto de la loterio Tele Sena), Jequiti kaj TV Alphaville.[1]