Simple Machines Forum
Simple Machines Forum | |
---|---|
Freŝe instalita Esperanta SMF-instalo | |
Aŭtoro | Simple Machines, LLC |
Programisto | La teamo de SMF |
Lasta stabila versio | 2.0.2 (2011-12-23) |
Programlingvo | PHP |
Lingvo(j) | la angla lingvo (antaŭinstalita), Esperanto kaj multaj aliaj (elŝuteblaj) |
Programtipo | retforuma programo |
Permesilo | 3-klaŭza BSD-licenco ekde 2.0, antaŭe mallibera |
Retejo | simplemachines.org |
Simple Machines Forum aŭ nur SMF estas libera kaj senkosta retforuma programo skribita en PHP, kiu uzas datumbazon de MySQL, PostgreSQL aŭ SQLite.
Antaŭinstalita estas traduko al la angla lingvo, sed eblas instali pakaĵojn por aliaj lingvoj, ankaŭ por Esperanto.