Sitke
Sitke (ŝitke) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ed/Sitke_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/220px-Sitke_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9671
- Telefonprefikso: 95
- Areo: 27 bsp;km²
- Loĝantaro: 680
Situo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/R.k._templom_%289321._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg/220px-R.k._templom_%289321._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg)
La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj laŭ flankovojoj. Sárvár troviĝas 7, Celldömölk 12 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1251 en formo "Sitka". Baldaŭe 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Kis (=malgranda) kaj Nagy (=granda) -sitke. Ili unuiĝis en 1946. La komunumo havas tutlandan konatecon pri subĉielaj ŝlagromuzikaj koncertoj antaŭ la kapelo, kiu renoviĝis el la koncertaj profitoj.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka Preĝejo Sankta Triunuo (Sitke)
- Kapelo de Sitke de 1760, Stefano Dorfmeister la plej konata preĝeja pentristo faris la altarobildon
- Kastelo de Sitke, nun gastejo-hotelo
Famuloj
En la iama Nagysitke naskiĝis pentristo Ernő Fóth.