Sklavoŝipo
Sklavoŝipo estis ŝipo uzata por la triangula komerco. La frajtejojn de tiuj ŝipoj oni plenigis per sklavoj dum la reveturo sur la komerca vojo de Afriko al la eŭropaj kolonioj en Ameriko. Tamen ĉiun ŝipon, sur kiu sklavoj estis transportataj, oni rajtas nomi sklavoŝipon.
Oni kutime uzis malnovajn ŝipojn, kiuj estis modifiitaj en eŭropaj havenoj de la sklavkomercaj nacioj. Pro la risko de mortoj aŭ perdo de la ŝipo, nur malofte novaj ŝipoj estis konstruitaj specife por sklavkomerco. Malnovaj komercŝipoj estis modifiitaj por ke ili utilu kiel sklavotransportilo.
Listo de sklavŝipoj
- Adelaide, franca sklavoŝipo, dronis en 1714 apud Kubo
- Braunfisch, brandenburga sklavoŝipo, kiu perdiĝis en 1688 dum ribelo
- Henrietta Marie
- Fredensborg, dana sklavoŝipo, dronis en 1768 apud Tromøy en Norvegio.
- Kron-Printzen, dana sklavoŝipo, dronis en 1706 kun 820 sklavoj
- La Amistad
- Lord Ligonier
- Whydah
Bibliografio
- Jean Boudriot: Le navire négrier au XVIII siècle. Centre de Documentation Historique de la Marine, Parizo 1987.
- Rodolphe Damon: Joseph Crassous de Médeuil. Marchand, officier de la Marine royale et négrier. Edition Karthala, Parizo 2004, ISBN 2-84586-439-6.
- Robert Harms: Das Sklavenschiff. Eine Reise in die Welt des Sklavenhandels. Goldmann, Munkeno 2007, ISBN 978-3-442-15431-9.
- Heinrich Heine: "Das Sklavenschiff". Poezio.
Vidu ankaŭ
- Sklavkomerco
- Sklaveco
- Gorée („Sklavinsulo“)
Eksteraj ligiloj
- Fakartikolo pri brandenburga sklavkomerco kun listo de sklavoŝipoj (PDF)
- La vrako de la sklavoŝipo "Henrietta Marie"
- Mapoj de Unesko: vojoj de sklavoŝipoj (PDF, angle)
- Mapoj de Unesko: vojoj de sklavoŝipoj (PDF, france)
- Mapoj de Unesko: vojoj de sklavoŝipoj (PDF, hispane)
- Bildo
- Bildo[rompita ligilo]
- Grandformataj fotoj de modelo de la franca sklavoŝipo "L'Aurore" Arkivigite je 2007-06-08 per la retarkivo Wayback Machine