Sleepers
Sleepers | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sleepers |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1996, 30 jan. 1997 |
Ĝenro | krimfilmo, novnigra filmo, amikopara filmo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, drama filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, procesfilmo, mallibereja filmo, filmo bazita sur romano, suspensa filmo |
Kameraado | Michael Ballhaus |
Reĝisoro(j) | Barry Levinson |
Produktisto(j) | Steve Golin • Barry Levinson |
Scenaro | Barry Levinson |
Filmita en | Konektikuto • Nov-Ĵerzejo • Greenpoint |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | John Williams |
Rolantoj | Kevin Bacon • Robert De Niro • Vittorio Gassman • Dustin Hoffman • Jason Patric • Brad Pitt • Brad Renfro • Minnie Driver • Billy Crudup • Ron Eldard • Joseph Perrino • Jonathan Tucker • Geoffrey Wigdor • Bruno Kirby • Terry Kinney • Jeffrey Donovan • Dash Mihok • James Pickens Jr. • John Slattery • Aida Turturro • Wendell Pierce • William Butler • Eugene Byrd • Peter Gerety • Frank Medrano • Paul Herman • Ben Hammer • Peter Appel • Peter McRobbie |
Produktinta firmao | PolyGram Filmed Entertainment Propaganda Films Baltimore Pictures |
IMDb | |
Sleepers estas usona jura krima drama filmo de 1996 reĝisorita kaj produktorita de Barry Levinson, kaj bazita sur libro de Lorenzo Carcaterra de 1995 samnoma. La filmo stelulas Kevin Bacon, Jason Patric, Brad Pitt, Robert De Niro, Dustin Hoffman, Minnie Driver, Vittorio Gassman, Brad Renfro, Ron Eldard, Jeffrey Donovan, Terry Kinney, Joe Perrino, Geoffrey Wigdor, Jonathan Tucker, Bruno Kirby kaj Billy Crudup. La titolo estas slanga termino por junaj deliktuloj kiuj devas plenumi kondamnojn pli longajn ol naŭ monatoj.[1]
Sleepers publikiĝis en kinejoj en Usono la 18an de Oktobro, 1996, kaj estis biletvenda sukceso, enspezante 165.6 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ buĝeto de 44 milionoj da usonaj dolaroj.
Intrigo
Dum la 1960-aj jaroj, la preĝejo de Sanktaj Anĝeloj kaj ĝia lernejo estis la centro de la "Kuirejo de la Infero", nome kvartalo de marĝenuloj en Novjorko. Lorenzo "Shakes" Carcaterra, Tommy Marcano, Michael Sullivan, kaj John Reilly John estas kvar amikoj kiuj klopodas por survivi en kvartalo de enmigrantoj kies nura morala gvido estas la pastro Robert Carillo, li mem devena el tiu etoso, kaj klopodas eviti devojiĝon. Tamen, dum kolektiva friponaĵo preskaŭ mortas iu, kaj la kvaropo estas senditaj al porjunula koncentrejo Wilkinson. Tie gardistoj fitraktas la arestitojn per ajna tipo de senhontigoj, agresoj kaj eĉ seksaj perfortoj. Post jaroj, du el la knaboj, Reilly kaj Marcano, jam armitaj deliktuloj trafas en trinkejo unu de la gardistoj kulpuloj de la fitraktado, nome Sean Nokes, kaj murdas lin.
En juĝo, oni malkaŝas la fitraktadon kiuj suferis la knaboj en la porjunula malliberejo kaj la pastro de la kvartalo, nome Bobby, kiu konis ilin ekde ilia infanaĝo, deklaras mensoge, ke la murdistoj vere estis kun li en sporta evento la tagon kaj la horon de la murdo kaj tiel oni atingas senkulpigon de la mortigintoj de vera kulpulo.
Geaktoraro kaj roluloj
Rolo | Aktoro | |
---|---|---|
Lorenzo «Shakes» Carcaterra | Joseph Perrino | Jason Patric |
Michael Sullivan | Brad Renfro | Brad Pitt |
Padre Robert «Bobby» Carrillo | Robert De Niro | |
Tommy Marcano | Jonathan Tucker | Billy Crudup |
John Reilly | Geoffrey Wigdor | Ron Eldard |
Sean Nokes | Kevin Bacon | |
Carol Martinez | Monica Polito | Minnie Driver |
King Benny | Vittorio Gassman | |
Danny Snyder | Dustin Hoffman | |
Ralph Ferguson | Terry Kinney | |
Fat Mancho | Frank Medrano | |
Gepatroj de Shakes | Bruno Kirby | Angela Rago |
Rizzo Robinson | Eugene Byrd | |
Henry Addison | Jeffrey Donovan | |
Adam Styler | Lennie Loftin | |
Eddie «Little Caesar» Robinson | Wendell Pierce |
Referencoj
- ↑ Streitfeld, David, "Sleepers': A Rude Awakening?", 1995-07-26. (en-US)
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sleepers (film) en la angla Vikipedio.