Sodegaura aŭ Sodegaŭra (japane 袖ヶ浦市 [sodegaura-ŝi]) estas urbo en Gubernio Ĉiba, Japanio. Ĝi situas sudoriente de Tokio sur la duoninsulo Boso ĉe la Golfo de Tokio - ĉio-ĉi situas en la historia regiono Kanto, sur la insulo Honŝuo. Komence de oktobro 2019 la urbo havis 63 135 loĝantojn. Limas interalie la urboj Iĉihara kaj Kisarazu.