Sodišinci
Sodišinci,, hungare Bírószék estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en Občina Tišina. La historia hungara loknomo estis "Szodesinc(z)". Pro la hungariga politiko oni ekuzis la supran hungarecan nomon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Karte_Tisina_si.png/280px-Karte_Tisina_si.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/Kapela_v_Sodi%C5%A1incih.jpg/280px-Kapela_v_Sodi%C5%A1incih.jpg)
Bazaj informoj
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 200 m
- Koordinatoj: 46° 40′ 19.63″ N 16° 2′ 56.44″ O / 46.6721194 °N, 16.0490111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 19.63″ N 16° 2′ 56.44″ O / 46.6721194 °N, 16.0490111 °O (mapo)
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo: 9251
- Aŭtokodo: MS
Situo
Sodišinci situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ la aŭstra landlimo.
Historio
Dum la hungara regado oni nombris en Bírószék 43 domojn kaj 260 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Vidindaĵo
- kapelo omaĝe al Johano Baptisto de 1901
Fontoj
- hungara kaj slovena Vikipedioj
- w.vasidigikonyvtar.hu
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si