Sonja Lang

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sonja Lang
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1978 (1978-11-01) (46-jaraĝa)
en Nov-Brunsviko
Lingvoj francaanglagermanaEsperantoTokiponomalajaindoneziatajabuĝia
Loĝloko Toronto
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Mount Allison Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hiperpoligloto
verkisto
tradukisto
tokiponisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Tokipono
Tokipono: La lingvo de bono
Toki Pona Dictionary
The Wonderful Wizard of Oz (Toki Pona edition)
TTT
Retejo https://lang.sg
https://kisa.ca
vdr

Sonja LANG (naskiĝis la 1-an de novembro 1978 en Nov-Brunsviko) estas profesia tradukisto (la angla, la franca kaj Esperanto) kiu loĝas en Toronto, Ontario, Kanado. Ŝi inventis la planlingvon Tokipono, kiu estas lingvo simpla.

Sonja kreskis en dulingva familio; ŝia patrino parolis france, kaj ŝia patro parolis angle. Kiam ŝi finis altlernejon, ŝi jam povis flue paroli kvin lingvojn, ikluzive Esperanton. Esperanto estis la inspiro por ŝia kreado de planlingvoj.[1]

En 2001 jaro Sonja havis deprimon. Ŝi komencis labori pri Tokipono. Tio estis rimedo por simpligi siajn pensojn. Dum la sama jaro la unua versio de la lingvo estis publikita en interreto, kaj ĝi rapide ekhavis popularecon.[2]

En 2014 jaro Sonja eldonis sian unuan libron pri la lingvo (angle Toki Pona: The Language of Good), kiun tokiponistoj nomas pu[3][4]. Ĝi enhavas 120 ĉefajn vortojn, plus 4 vortoj, kiuj estas sinonimaj al la ĉefaj[5]. En la libro estas fina versio de Tokipono. Ĝuste tian Sonja tiam uzis[6][7].

Libroj


Referencoj