Sophiatown /soʊˈfaɪətaʊn/, konata ankaŭ kiel Sof'town aŭ Kofifi, estas ĉeurbo de Johanesburgo, Sudafriko. Sophiatown estis legenda kultura kerno de nigruloj kiu estis detruita dum la reĝimo de apartismo, rekonstruita laŭ la nomo de Triomf, kaj en 2006 oficiale revenigita al sia origina nomo. Sophiatown estis unu el la plej malnovaj areoj de nigruloj en Johanesburgo kaj ties detruo reprezentas kelkajn el la troigoj de Sudafriko dum la reĝimo de apartismo.[1] Tie aktivulis kelkaj el la plej famaj verkistoj, muzikistoj, politikistoj kaj artistoj de Sudafriko, kiel Nelson Mandela, Alfred Bitini Xuma, Miriam Makeba, Hugh Masekela, Desmond Tutu kaj multaj aliaj.