Sopronkőhida
Sopronkőhida | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 43′ N, 16° 37′ O (mapo)47.72329216.620833Koordinatoj: 47° 43′ N, 16° 37′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sopronkőhida (ŝopronkOhida), (germane Steinambrückl) estas iama vilaĝo en la hungara municipo Sopron, nun urboparto de Sopron. La nomo signifas: Sopron-ŝtono-ponto.
Bazaj informoj
- Situo: 47° 43′ 21″ N 16° 37′ 12″ O / 47.72250 °N, 16.62000 °O (mapo)
- Loĝantaro: 1 312 en 2001
Situo
Sopronkőhida situas norde de Sopron, direkte al la aŭstra komunumo Sankt Margarethen im Burgenland (hungare Margita). En 2001 ĝi havis 1 312 loĝantojn.
Historio
La regiono estis loĝata jam en la malfrua romia tempo, kiel pruvas trovitaj tomboj kun romi-epokaj ornamaĵoj. Ekde 1920 Sopronkőhida situas laŭ la aŭstra landolimo. Post la 2-a mondmilito Fera kurteno konstruiĝis. Inter Sopronkőhida kaj Sankt Margarethen okazis la tuteŭropa pikniko de la 19-a de aŭgusto 1989. Tie depost la dua mondmilito ne estas regula lim-transirejo; la malnova vojo (Pressburger Weg) estis re-uzata nur por la speciala okazo. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla senĝene.