Spermotubeto
Spermotubetoj | |
---|---|
Sekcio de spermotubeto
| |
latine | Tubulī sēminiferī |
sistemo | reprodukta sistemo |
En anatomio, la spermotubetoj[1] (latine tubulī sēminiferī) estas tuboj en la testikoj, ĉe kiu mejozo kaj spermatogenezo okazas.
Loko kaj strukturo
La spermotubetoj troviĝas en la testikoj. La epitelio de la spermotubeto konsistas el la t.n. ĉeloj de Sertoli, kiuj estas altaj, kolonecaj ĉeloj. Inter kaj sur la ĉeloj de Sertoli ĉeestas tiuj ĉeloj, kiuj fariĝos spermatozooj — nome, spermatogonioj, spermatocitoj, kaj spermatidoj.
Funkcio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spermatogenezo.
La ĉeffunkcio de la spermotubetoj estas spermatogenezo, la procezo de produktado de spermatozooj.
Historio
La ĉeloj de Sertoli estis malkovritaj de itala fiziologo Enrico Sertoli en 1865.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Male Reproductive System: Spermatogenesis (angle). The Histology Guide. Universitato de Leeds.